REIMS 1918 - 2018: ni neniam forgesos ! ...
NENIAM PLU : REIMS PROMOCIAS PACON
...
REIMS NUNTEMPE:
klaku sur la ligilo al Reims Tourist Office :
Pri ni, la organizantoj :
Ni ĉiuj naskiĝis en Remso
(Reims), en Ĉampanjo, Francio kaj estis ŝokitaj kiam ni estis infanoj kiam ni vidis multajn tombejojn,
nur kelkajn mejlojn for de nia hejmurbo:
de Francoj, kompreneble,
sed ankaŭ Germanoj, Italoj, Britoj, Usonanoj, Nordafrikanoj, Afrikanoj kaj Rusoj
Ni organizas semajnfinon pri memoro / repacigo invitante diversajn landanojn, kies parencoj partoprenis en la milito antaŭ 100 jaroj.
JEN LA DATOJ:
Vendredon la 22an, sabaton la 23an kaj dimanĉon la 24an
de junio 2018
Rezervu kiel eble
plej frue ...
Ni esperas bonvenigi homojn el multaj nacioj, kies prapatroj batalis ĉirkaŭ Reims inter 1914 (post la
"Taxioj de
la Marne") kaj 1918.
Dum tiuj 4 jaroj, la teatro de la bataloj situis nur 6 km norde de Reims. La katedralo estis la unika granda konstruaĵo en la ĉirkaŭaĵo kaj la centro de ĉiuj atentoj. Oni diris, ke la Germanoj
supozis, ke estis spionoj en la turoj; tial ili provis detrui ĝin.
Kontakto :
REIMS 2018
Retpoŝto: 2018reims(at)gmail.com
(Bonvolu anstataŭigi: (ĉe) per @)
4 litoj estas rezervitaj
en la kunvenejo (Centre International de Séjour)
Prezo por 2 tranoktoj: 80 eŭrojn. Tiu inkluzivas matenmanĝon kaj lito en
2-3-4-5 litĉambroj; bufedo kun ĉampano sabaton vespere.
Bonvolu noti ke vi povas mendi la aliajn manĝojn ( vespermanĝon vendrede, tagmanĝojn sabate kaj dimanĉe) tuj je la alveno surloke.
Eblas mendi tradiciajn francajn, vegeteranajn aŭ veganajn manĝojn. Alia ebleco estas manĝi ekstere de la kunvenejo.
Rezervado:
Adreso :
REIMS 2018
C / O Centre international de séjour
Chaussée Bocquaine
F-51100 Reims
Reims Hodiaŭ :
Ni ŝatus montri al vi nian urbon en sia nuntempa bonega stato dum tiu repaciga semajnfino.
Reims estas dumiljara urbo, fondita de la Romanoj en la unua jarcento a. K., ĉar la
Gaŭloj, la Remsoj, agnoskis, ke la romana civilizacio estis pli progresema ol ilia: Ekzemple: La Romanoj
jam inventis centran hejtadon kun varma
akvo instalita sub la pavimo, akvedukan sistemon por akvo veninta el putoj 40
ĝis 60 kilometrojn for, bonan socian kaj justecan organizadon.
Ili decidis kunlabori. Durocortorum, la romana nomo por Reims, estis fondita apud la Rivero Vesle kaj iĝis la ĉefurbo de la belga-gaŭla regiono. Ĝi estis multe pli granda kaj dinamika ol
Lutetia (Parizo).
La urbo situis, kaj ankoraŭ situas, precise inter
Lugdunum (Lyon), Londinium (Londono), Burdigala (Bordozo) kaj Aquisgranum (Akeno).
Vojaĝinte tra "Francigena", nia urbo estis survoje
al Romo de Cantuariensis (Canterbury): ... Restas ankoraŭ multaj vestiĝoj de la romana epoko.Aliaj vidindaĵoj estas la UNESKO heredaĵo inklude la Katedralon kaj la Bazilikon de
Sankta Remio.
Je la fino de la Granda Milito, en 1918, post 4 jaroj de batalado en la tranĉeoj, 4 km ĉirkaŭ Reims, nia hejmurbo Reims estis detruita je 80%.
Konsiderante la historion de la urbo, en kelkaj vortoj, ĝi ne valoris tian detruon de homoj, loĝintaj, exemple, tiel proksime kiel la alia flanko de la Rivero Rejno, nur 200 mejlojn for ...
kial? Kial tiu milito?
Ligilo kun LES AMIS DE LA CATHEDRALE:
Klaku ĉi-tien